Ni bezonas vin! Helpu MERA25 aliĝi al la Eŭropaj Balotoj ĉi-jare

Niaj kandidatoj estas pretaj, nia kampanjo ekis. Nun ni bezonas vian helpon por kolekti subskribojn antaŭ la fino de februaro por ke MERA25 troviĝu sur la voĉdoniloj por la Eŭropaj Balotoj.

Bonvolu helpi nin per 3 simplaj paŝoj. Ili ne devigas vin al io ajn – vi povas voĉdoni por alia partio, esti membro de alia partio, vi ne ricevos leterojn de ni aŭ de aliuloj… simple helpos al ni aperi sur la voĉdoniloj.

Se vi loĝas en Svedio, vi trovas la instrukciojn kaj subskribilon ĉi tie.
Se vi loĝas en Germanio, legu plu:

1. Elprintu ambaŭ paĝojn de la subskriba formularo por vi mem kaj por familianoj, geamikoj, klubanoj ktp. – petu kiel eble plej multe da homoj ke ili subskribu. Ili nur devas aĝi almenaŭ 16, loĝi en Germanio, kaj esti aŭ germano aŭ EU-civitanoj. Por la EU-civitanoj necesas ĉi tiu kroma formularo.

2. Plenigu la formularo(j)n per majusklaj literoj kaj certigu la ĝustecon. Se mankas eĉ nur dato aŭ se en adreso skribiĝas ekz. domnumero “3a” kiam estas “3b”, la formularo ne validas kaj estas sen valoro por ni.

3a. Se vi havas tempon: elprintu ĉi tiun letereton. Metu ĉiujn formularojn kune kun la letereto en unu koverton kaj poŝte (aŭ persone) sendu ĝin al la Wahlamt de via urbo. Ĝi troviĝas en la urbodomo.

3b. Se vi ne havas tempon: sendu la formularojn al mi kaj mi faros tion por vi. Mia adreso: Judith Meyer, Gartenstr. 3a, 10115 Berlin.

Dankegon, vi vere helpas al ni!

Por demandoj skribu al: judith.meyer@diem25.org.

Ĉu vi volas informiĝi pri la agado de DiEM25? Sign up here

Ni bezonas vin! Helpu MERA25 aliĝi al la Eŭropaj Balotoj ĉi-jare

Niaj kandidatoj estas pretaj, nia kampanjo ekis. Nun ni bezonas vian helpon por kolekti 5 000 subskribojn.

Legi plu

Nia tasko? Inspiri la ribelon kontraŭ la leĝigita rabado de homoj & Tero, eĉ se estas tro malfrue

Ĉu ni homoj preterpasis la senrevenan punkton kaj survojas al ekologia ruiniĝo? Ĉu senfina ruiniĝo nigre minacas nin tra tero, aero kaj maroj? ...

Legi plu

Ni kondamnas la diskriminacian proponon de “nur nederlanda” en belgiaj lernejoj

Flemish Minister of Education wants a ban on speaking other languages other than Dutch in schools

Legi plu

Publika-privata partnerado, ĉu?

Nuntempe pli kaj pli da gravaj servoj estas transdonataj de la ŝtato al privataj firmaoj. Kelkfoje tio estas okulfrape danĝere, ekzemple kiam ...

Legi plu