Nia tasko? Inspiri la ribelon kontraŭ la leĝigita rabado de homoj & Tero, eĉ se estas tro malfrue

Ĉu ni homoj preterpasis la senrevenan punkton kaj survojas al ekologia ruiniĝo? Ĉu senfina ruiniĝo nigre minacas nin tra tero, aero kaj maroj? Mi esperas ke ne, sed ĉiukaze mi kredas ke tio ne gravas. Gravas tio, kion ni faras. Kaj kiel ni faras tion. Ekde nun. Ĝis nia lasta spiro.

Certe tri jarcentoj de industriiĝo – diktata de la logiko de kapitalo – ja puŝis nin al abomena embaraso: ĉio, kion ni faras ekde nun, eble estos malsufiĉe por averti la kolapson de organizita homa societo. Mi agnoskas tion. Sed eĉ tiel, radikalaj humanistoj devas pensi ke estas necese fari nian eblon por rezisti la kolapson de civilizacio. Kiel malnovskola marksisto iam instruis al mi: tio, kio estas necesa, neniam estas malsaĝa, neniam vana, neniam senvalora – eĉ se ĝi estas tiel malfacile kiel trafi kuglon per alia kuglo pafita de pistolo dum oni rajdas forkurantan ĉevalon.

Mi ne estas klimato-sciencisto, do mi nenion diros pri nia proksimeco al la senrevena punkto. Anstataŭe, mi fokusos je la politika ekonomio de kion signifas fari nian eblon laŭ niaj kapabloj kaj fronte al ekologia kaj civilizacia kolapso. Mia fokuso estos kion povas fari ni kiel aktivistoj por helpi traduki la restantan kapablon de la homaro al la necesaj praktikoj, al la kolektivaj agoj kiuj permesos al ni kune diri: “Ni faris nian damnan eblon!”

Niaj plej grandaj obstakloj estas du: la unua estas senbaza optimismo kaj la alia estas sindorlota pesimismo. Fakte mi entute malpermesus prognozadon. Prognozado ne amikas al ni. Ni scias ĉion, kion necesas scii por agi: la homaro survojas al ruiniĝo sen ajna garantio ke ni povos returniĝi. Jen sufiĉa scio. Malkiel astronomoj kiuj provas antaŭdiri la trajektorion de malproksima kometo, nia aktuala tasko ne estas, kaj ne estu, antaŭdiri la trajektorion de klimatŝanĝo. Astronomoj havas lukson: ili scias ke la fenomeno, kiun ili studas (la kometo), tute prifajfas iliajn antaŭdirojn de ĝia trajektorio. Ni ne havas tiun lukson. Niaj antaŭdiroj, se sufiĉe da homoj kredas ilin, estas gravaj determinantoj de tio, kion homoj faros. Tiel la fenomeno, kiun ni penas kompreni kaj kontroli (hom-kaŭzita klimatoŝanĝo) profunde zorgas pri niaj antaŭdiroj kaj en senfina ciklo reagegos al ili – tiel igante niajn antaŭdirojn senutilajn kaj eble eĉ perdigante al ni ajnan kontrolon de la fenomeno kiun ni eble havintus.

Kio do estu nia tasko, se ne antaŭdirado? Mia respondo estas: fini la leĝigitan rabadon de homoj kaj Tero kiu fuelas la klimatan katastrofon kaj pli vaste la murdon de la medio. Eĉ se jam tro malfruas, almenaŭ ni foriru kun revolucia knalo. Ke nia lasta sento estu ke ni faris nian eblon, eĉ se malfrue. Por efektivigi tion, ni devas inspiri la multojn aliĝi al nia ribelo. Sed por inspiri ilin, ni devas elokvente esprimi programon kiu alparolas la korojn kaj mensojn de la homoj. El kio konsistu tiu programo? Jen la urĝa demando.

Nia programo evitu troan optimismon aŭ la aludon ke klimatoŝanĝo estas teknika problemo kiu bezonas teknikan solvon. Inteligentaj teknologiaj solvoj financitaj de lertaj publikaj programoj ne savos la Teron nur pro tio ke ili estas fareblaj (eĉ se ili ja estas!). Same, estus terura malvenko por progresemuloj se ni rifuzus konsideri ke scienco, teknologio kaj publika financado kapablas esti parto de programo kiu sukcesas savi la homaron kaj la planedon. Rezignacio pri la homaro kaj ĝia kolektiva eltrovemo ja tentas en tempoj kiel la nunaj, kiam milito denove fuelegas la industrion de fosiliaj brulaĵoj. Bedaŭrinde tia rezignaciemo malpermesatas por progresemuloj. Tiu ĉi, nia plej malluma horo, estas ekzakte la tempo kiam ni, progresemuloj, radikaluloj kaj revoluciuloj, devas redoni racian esperon al tiuj, kiujn oni senhavigis de ĝi.

Do jen mi parolu pri la debato inter unuflanke Noam Chomsky kaj aliflanke Miguel Fuentes kaj Guy McPherson. Kiel ĉiam, kiam okazas pasia debato inter radikaluloj kiuj havas samajn celojn sed malkonsentas pri la strategio kaj limigoj, estas grave paŝi iom malantaŭen por bone vidi la spacon por sintezo. En la sekvaj alineoj mi provos krei dialektikan sintezon por unu celo: konstati la komunan terenon kiu estas antaŭkondiĉo por komuna programo kiu inspiru la multojn al internacia kunagado por fini la leĝigitan rabadon de homoj kaj Tero.

Mi komencu per la pozicio de Noam, kiun mi intime komprenas ĉar mi mem proponadis Verdan New Deal ekde 2001. Publika investado por la verda transiro de la homaro, grandskala (Noam proponas 2%-3% de monda MEP, mi altigas tion al almenaŭ 5%), povas decide malgrandigi nian kolektivan karbonan piedsignon. Publikaj financaj instrumentoj povas esti konstruataj por havigi tiujn monojn tutmonde. Eksponenciala teknologia progreso pri sun-energio, vent-energio, verda hidrogeno, biologia agrikulturo ktp. estas realigebla. Teknike (kaj laŭ inĝenierarto kaj laŭ publikaj financoj), efektiva verda transiro estas ebla sen revolucio, sub la nuna tutmonda ekspluatema sistemo. Tamen la ĉefa vorto estas: teknike.

Politike, mi ne kredas ke la nuna oligarĥio-sen-limoj permesus la verdan transiron. Verda Kejnsismo ne funkcios pro la samaj kialoj, kiujn Michal Kalecki listigis jam antaŭ jardekoj, kiam li eksplikis kial la originala Kejnsismo neniam estus permesita plenumi sin: Ĉar eĉ se la burĝaro panikas kaj eksubtenas Kejnsismon (hodiaŭ: Verdan Kejnsismon) por savi sin mem, tuj kiam ĉi tiuj politikoj ekfunkcios, kaj longe antaŭ ili plenumos la taskon, la regantaj klasoj abandonos ilin por reveni al la kutima ekspluatema ŝparpolitiko. Estas la naturo de kapitalista klaso ke ili bloku ĝuste la vojon kiu povus savi ilin.

Do kial homoj kiel Noam Chomsky kaj mi daŭre proponas Verdajn New Deals aŭ politikojn similajn al Verda Kejnsismo? Ĉu ni estas tiom naivaj ke ni imagas ke niaj logikaj argumentoj konvinkos la kapitalisman oligarĥion? Mi certigas al vi, kara leganto, ke ni ne havas tiajn iluziojn. Ne, la kialo estas, ke la pledado mem por tia politiko estas plena je revolucia potencialo. Mi ekspliku tion komparante tri malsamajn strategiojn pri kiel aliri la multajn homojn kiuj ĝis nun ne ŝatas la lingvon de radikalaj maldekstremuloj kiel ni – kiel aktivigi ilin. Komparu tri eblajn alparolojn:

Strategio 1: “Nenio savos la homaron krom revolucia soci-ekologiaj ŝanĝoj kiuj inkluzivas (A) la ekkomunigon de la rajto posedi produktilojn kaj (B) dolorigaj decidoj pri kiel malkreskigi nian ekonomion por la naturo kaj niaj kulturaj kaj spiritaj vivoj. Aliĝu al ni!”

Strategio 2: “La homaro estas kondamnita. Ni jam preterpasis la senrevenan punkton. La kolapso de nia “civilizacio” estas ne-evitebla. Ni akceptu la kolapson kaj planu kiel plej bone organizi kian ajn vivon postvivos en la ruinoj.”

Strategio 3: “Jen politikoj kiujn eblas realigi hodiaŭ, eĉ en la ekzistanta sistemo, por movi montojn da monoj al la verda transiro, por provizi bazajn komunajn bonojn al ĉiuj, precipe en la Globa Sudo, por elimini senpageblajn ŝuldojn, por pagi al vi bazan enspezon sendepende de via loĝloko ktp.”

Se ni elektas strategion 1, ni dirus al homoj la nudan veran pri la neceso de revolucio – tamen ili estus psikologie nepreparitaj imagi ĝin kaj des malpli organizi ĝin. Vere strategio 1 igus ĉiun, kiu ankoraŭ ne estas revoluciisto, oscedi kaj preteriri, kun okuloj strikte direktitaj al la planko, malkapable entuziamiĝi por ribeli kun ni kontraŭ la sistema rabado de homoj kaj planedo. Simile pri strategio 2, per kiu verŝajne nur profitos psikanalizistoj, kies klientoj multobliĝos, kaj kompreneble fintempaj profetoj, kies sekvantaro kreskos. Nur strategio 3 havas ŝancon aktivigi tiujn, kiujn ni, la radikala maldekstro, malsukcesis aktivigi ĝis nun.

Jen kial: se la politikoj de nia Verda New Deal havas sencon en la mensoj de raciaj homoj kiuj malkontentas pri la aĉaj sociaj kaj ekologiaj realecoj ĉirkaŭante ilin (sed kiuj ankoraŭ ne estas revoluciistoj), devus esti eble konvinki ilin ke ĉi tiuj politikoj povus esti realigataj tuj. Sen revolucio. En la nuna sistemo (kiel ekzemple kiam Roosevelt neŭtraligis la bankosektoron kaj ne devis unue faligi kapitalismon). Ekde kiam tiu penso estas plantita en la kapoj de homoj, kredeble ilin frapos radikala demando: “Se ĉi tiujn aferojn oni ja povus fari hodiaŭ por la homaro, sen soci-ekologia revolucio, kial damne la aŭtoritatoj ne faras ilin?” Nur tiam la oreloj kaj la mensoj de la multoj estos pretaj por la ekspliko kiun nur radikaluloj povas doni al ili: ke, jes, teknike eblus fari tion, sed la konservativuloj ignoras tiujn politikojn, ĉar ilin nur interesas la profito, kaj la profito maksimumiĝas per metodoj kiuj detruas vivojn, ekologiajn sistemojn, eĉ la daŭripovecon de kapitalismo mem. Jen la punkto kiam ni, la radikaluloj, havos ŝancon influi la multojn kaj radikaligi ilin.

****

Legante la respondojn de Miguel Fuentes kaj Guy McPherson al Noam Chomsky, min frapis kaj zorgigis ilia akcepto de malvenko. Certe mi komprenas ilian radikalan rifuzon de senbaza optimismo kaj rifuzon de tiuj, kiuj traktas ekologian katastrofon kiel teknikan problemon. Aliflanke ŝajnas al mi ke se la kolapso de civilizacio estas la respondo, nia demando fuŝas. Ke se la maldekstro estas trudita proponi ian nov-Maltusismon, kiu esperas je morto kiel nura ebla kuraco al la malsano kiu estas la homaro, ni perdis nian vojon. Ni, la maldekstro, estis planedskale venkitaj en 1991, kaj ekde tiam ni malsukcesis restariĝi, malgraŭ kelkaj revoluciaj momentoj kiuj portempe donis al ni kuraĝon. Sed venĝo kaj malvenkismo estas pigraj specoj de funebrado. Rezignacii pri la homaro, nur ĉar la homaro rezignaciis pri ni maldekstremuloj, estas insulto al la valoroj kiujn la maldekstro naskiĝis por subteni.

Dezirpensado, ĉu Kejnsisma aŭ socidemokrateca, ankaŭ ne estas la respondo. Sen soci-ekologia revolucio la homaro formortos. Verda Kejnsismo neniam estos realigita tiom kiom necesus por la tasko. La verdaj teknologioj, kiuj evoluis sub kapitalismo kaj kiuj povus ŝanĝi aferojn (ekz. verda hidrogeno), neniam estos plene evoluitaj far sistemo kiu tendencas je la kanibaligo de niaj restantaj komunaj bonoj. Ironie, por realigo de plena Verda New Deal, revolucio devas antaŭi ĝin. Kaj jen la problemo: por revolucio kaj poste Verda New Deal, necesas ke racia kolero konkeras la korojn kaj mensojn de homoj kiuj ankoraŭ ne estas revoluciistoj. Por tia racia kolero, la multoj devas ekscii pri niaj proponoj por Verda New Deal, konvinkiĝi, kaj tiam vidi ke la konservativuloj akre malakceptas la proponojn. Tiam kaj nur tiam la necesa racia kolero supreniros iliajn spinojn, fortigos ilin kaj igos ilin amase aliĝi al ni, kontraŭ la senĉesa rabado de homoj kaj Tero.

Ĉu vi volas informiĝi pri la agado de DiEM25? Sign up here

Ni bezonas vin! Helpu MERA25 aliĝi al la Eŭropaj Balotoj ĉi-jare

Niaj kandidatoj estas pretaj, nia kampanjo ekis. Nun ni bezonas vian helpon por kolekti 5 000 subskribojn.

Legi plu

Nia tasko? Inspiri la ribelon kontraŭ la leĝigita rabado de homoj & Tero, eĉ se estas tro malfrue

Ĉu ni homoj preterpasis la senrevenan punkton kaj survojas al ekologia ruiniĝo? Ĉu senfina ruiniĝo nigre minacas nin tra tero, aero kaj maroj? ...

Legi plu

Ni kondamnas la diskriminacian proponon de “nur nederlanda” en belgiaj lernejoj

Flemish Minister of Education wants a ban on speaking other languages other than Dutch in schools

Legi plu

Publika-privata partnerado, ĉu?

Nuntempe pli kaj pli da gravaj servoj estas transdonataj de la ŝtato al privataj firmaoj. Kelkfoje tio estas okulfrape danĝere, ekzemple kiam ...

Legi plu