Publika-privata partnerado, ĉu?

Nuntempe pli kaj pli da gravaj servoj estas transdonataj de la ŝtato al privataj firmaoj. Kelkfoje tio estas okulfrape danĝere, ekzemple kiam oni ekkonstatis, je la komenco de la milito en Ukrainio, ke la germanaj gas-rezervejoj apartenas al rusaj firmaoj kaj malplenas.

Tamen la plejparto da privatigoj, precipe je regiona nivelo, ŝajnas sendanĝeraj. Ekzemple se ni permesas al okcidenta investisto aĉeti firmaon kiu provizas flegadajn servojn por maljunuloj, la plej granda danĝero estus altiĝo de la prezoj kaj malaltiĝo de la salajroj, ĉu ne? Kaj tion oni povus ja iel kontrakte fiksi…

Fakte la danĝero estas alia. Tion ni spertis en Germanio. En Germanio estas kutime ke la urboj havas kontraktojn kun regionaj firmaoj pri provizado de hejmaj flegadaj servoj por maljunuloj kaj handikapuloj. Antaŭ kelkaj jaroj, Blackrock aĉetis unu tian firmaon, promesante ke nenio ŝanĝos.

Blackrock dividis la firmaon en du: unu firmao kiu posedas la oficejojn, meblojn, aŭtojn ktp. kaj alia firmao kiu posedas la altvalorajn kontraktojn kun la urboj. Tiu dua firmao ankaŭ havis ĉiujn kontraktojn kun dungitoj. Komence nenio ŝanĝis je la superfaco.

Pro tio ke la dua firmao supozeble ne plu posedis siajn oficejojn ktp., ili devis pagi luon al la unua firmao – luon el la profito de la kontraktoj kompreneble. Kelkajn monatojn post la aĉeto, la unua firmao subite duobligis la luprezon kaj indikis ke ili daŭre plialtigos la luprezon. La dungitoj de la dua firmao do estis truditaj labori pli longajn horojn kontraŭ malpli da pago, ĉar alikaze la firmao pereus. Estis strikoj, sed ili finfine akceptis, ja ili ne volis ke la flegenduloj suferu.

Tiam la unua firmao prenis grandegan hipotekon (kontraŭ la oficejoj kiun daŭre uzis la dua firmao). La monon ili verŝis al Blackrock kiel dividendon. Ili nun devis postuli eĉ pli grandajn lupagojn por pagi la interezon de la hipoteko.

Finfine la dua firmao ne plu povis elturniĝi, ili maldungis ĉiujn laboristojn kaj fermiĝis. Tiam la unua firmao vendis la nemoveblaĵojn, repagis la hipotekon kaj la resto de la mono eniris la poŝojn de Blackrock. La flegoservojn neniu plu provizas.

Kiam vi aŭdas la terminon “publika-privata partnerado”, plej ofte temas pri la sama (leĝa) fraŭdo kontraŭ la laborantoj kaj la publiko.

Klaku ĉi tie por legi anglalingvan esploron pri ĉi tiu tre ofta skemo en la flego-sektoro – sed samas pri preskaŭ ĉio, kion ili volas privatigi.

Ĉu vi volas informiĝi pri la agado de DiEM25? Sign up here

Ni bezonas vin! Helpu MERA25 aliĝi al la Eŭropaj Balotoj ĉi-jare

Niaj kandidatoj estas pretaj, nia kampanjo ekis. Nun ni bezonas vian helpon por kolekti 5 000 subskribojn.

Legi plu

Nia tasko? Inspiri la ribelon kontraŭ la leĝigita rabado de homoj & Tero, eĉ se estas tro malfrue

Ĉu ni homoj preterpasis la senrevenan punkton kaj survojas al ekologia ruiniĝo? Ĉu senfina ruiniĝo nigre minacas nin tra tero, aero kaj maroj? ...

Legi plu

Ni kondamnas la diskriminacian proponon de “nur nederlanda” en belgiaj lernejoj

Flemish Minister of Education wants a ban on speaking other languages other than Dutch in schools

Legi plu

Publika-privata partnerado, ĉu?

Nuntempe pli kaj pli da gravaj servoj estas transdonataj de la ŝtato al privataj firmaoj. Kelkfoje tio estas okulfrape danĝere, ekzemple kiam ...

Legi plu