Niaj kampanjoj

Eŭropon nun suferigas kvin krizoj: ŝuldoj, bankoj, malriĉeco, malalta investo kaj migrado. DiEM25 estas la baza strukturo, kiun eŭropaj demokratoj de ĉiuj politikaj konvinkiĝoj uzos por evoluigi komunajn respondojn al tiuj krizoj.

Ni ankaŭ postulas pli fundamentan ŝanĝon: EU-institucioj, kiuj estis komence elpensitaj por servi la industrion, fariĝu plene travideblaj kaj respondecaj al eŭropaj civitanoj. Nia longperspektiva celo estas, ke eŭropanoj verku demokratan konstitucion por EU.

La Verda Nova Interkonsento por Eŭropo estas internacia kampanjo por rapida, justa kaj demokratia transiro al daŭrigebla Eŭropo.   Fondita en aprilo 2019 de DiEM25, la kampanjo Verda Nova Interkonsento por Eŭropo celas unuigi la komunumojn, sindikatojn, partiojn kaj aktivulojn de Eŭropo malantaŭ komuna vizio de naturmedia justeco.

Legi plu

Eŭropo estas turmentata de longa krizo: ŝuldoj, bankoj, malriĉeco, investo kaj nevola migrado. DiEM25 celas unuigi progresemajn fortojn tra Eŭropo por evoluigi solvojn al tiuj krizoj kaj mobilizi por fari ilin realaĵo.

Legi plu

DiEM25 celas malkaŝi kaj fini la maltravideblon de la kunsidoj kaj pintkunvenoj de eŭropaj institucioj, kaj ankaŭ publikigi ĉiujn koncernajn dokumentojn kaj protokolojn de komercaj intertraktadoj.

Legi plu

Ni alvokas eŭropanojn kaj iliajn elektitajn reprezentantojn nuligi la Interkonsenton inter EU kaj Turkujo kaj ĉesigi la praktikon de EU oferi homajn vivojn kaj bazajn humanismajn principojn sur la altaro de trankviligado de fremdulmalamantoj kaj naciismegistoj. Ni alvokas vin kunlukti por tio!

Legi plu

DiEM25 opinias, ke Eŭropo povas fariĝi signo de espero, se ĝi kunigas politikan, socian kaj teĥnikaran progreson — metante la floradon de ĉiuj homoj en la centron de teĥnikara ŝanĝo. Tio povus havi transforman efikon je tutmonda skalo.

Legi plu