Eŭropo demokratiiĝos, kiam la oligarĥa sistemo estos renversita!

Eŭropon regas oligarĥoj. Ili posedas la loĝejojn, en kiuj ni loĝas, la bankojn, kiuj konservas nian monon, la vakcinojn, kiuj savas niajn vivojn, la programojn, kiujn ni bezonas por labori, la donitaĵojn, kiujn tiuj programoj kolektas pri ni, la nafton kaj gason, kiuj varmigas nian planedon – kaj pli grave, ili posedas la politikistojn, kiuj devus defendi nin kontraŭ ili. Ili estas la rezulto de terura sistemo, en kiu la riĉuloj rajtas fari kion ajn ili ŝatas, dum ordinaraj homoj pagas por kiam “kion ajn ili ŝatas” ne funkcias.

Ili ŝajnigas zorgi pri demokratio, sed malantaŭ la kulisoj ili uzas sian tutan potencon kaj influon por certigi, ke vi ne enmiksiĝu pri tio, kiel ili agas. La koŝmaro de ĉiuj oligarĥoj estas vera demokratio.

Ekzistas nur unu maniero por fini tion: demokrata revolucio!

Ni kapablas venki ilin, kaj ni ne ĉesos batali, ĝis nia ideo pri profunda demokratio disvastiĝos en la kompanian sistemon, nian ekonomion, niajn lokajn konsilantarojn, niajn parlamentojn kaj ĉiujn niajn instituciojn.

La venko estos nia. Aliĝu al nia batalo.

Kiel ni faros tion

Ni promesas starigi aliancojn kun iu ajn, kiu kunhavas nian metodon de konstruiva malobeo por konstrui realan demokration ĉie. Ni faros tion en ĉiu kvartalo, laborejo, urbo kaj regiono.

Sed, por ŝanĝi Eŭropon, ni devas ankaŭ ŝanĝi la registarojn servantajn la interesojn de la oligarkio. Kie ĝi estas bezonata, ni starigos nian propran politikan partion por kontraŭi ŝlosilajn elektojn – ĉi tiuj partioj estas kunigitaj sub niaj principoj kaj valoroj kaj ĉiuj havas la saman nomon: MERA25, tri el kiuj jam ekzistas en Grekio, Germanio kaj Italio. Aliloke ni partoprenos en balotaj aliancoj kongruaj kun nia manifesto.

Nia programo dependos de nia mezperspektiva politika agendo – la Verda Nova Interkonsento por Eŭropo – kiel same kiel pri nia longperspektiva vizio de demokrata, ekologia, feminisma, paca, ne-ekspluata sistemo kiu estas libera de kapitalismaj estroj, neelektitaj ŝtatburokratoj kaj ajna tendenco koloniigi.