La malpermesita prelego de la Palestina Kongreso de Yanis Varoufakis

Yanis Varoufakis devintus prelegi ĉe la Palestina Kongreso en Berlino vendrede, sed germana polico eniris la kongresejon por disigi la eventon – tute laŭ stilo de la 1930aj jaroj. Juĝu mem ĉu ĉi tiu prelego estas police malpermesinda:

La malpermesita prelego de la Palestina Kongreso de Yanis Varoufakis

Amikoj,

Gratulon, kaj koran dankon, pro via estado ĉi tie, malgraŭ la minacoj, malgraŭ la nefleksebla polico ekster ĉi tiu ejo, malgraŭ la panoplio de la germana gazetaro, malgraŭ la germana ŝtato, malgraŭ la germana politika sistemo, kiu demonigas vin por esti ĉi tie.

“Kial Palestina Kongreso, S-ro Varoufakis?”, demandis min lastatempe germana ĵurnalisto? Ĉar, kiel Hanan Asrawi iam diris: “Ni ne povas fidi je la silentigatoj por rakonti al ni pri ilia sufero.”

Hodiaŭ, la kialo de Aŝrawi deprime kreskas pli forte: Ĉar ni ne povas fidi al la silentigatoj, kiuj ankaŭ estas masakrataj kaj malsatigataj, por rakonti al ni pri la masakroj kaj la malsato.

Sed estas ankaŭ alia kialo: Ĉar fiera, deca popolo, la popolo de Germanio, estas kondukata laŭ danĝera vojo al senkora socio, pro tio, ke ili asociiĝas kun alia genocido farita en sia nomo, kun sia kunkulpeco.

Mi estas nek judo nek palestinano. Sed mi estas nekredeble fiera, ke mi estas ĉi tie inter judoj kaj palestinanoj – por miksi mian voĉon por paco kaj Universalaj Homaj Rajtoj kun judaj voĉoj por paco kaj Universalaj Homaj Rajtoj – kun palestinaj voĉoj por paco kaj Universalaj Homaj Rajtoj. Esti kune, ĉi tie, hodiaŭ, estas pruvo, ke kunekzisto ne nur eblas – sed ke ĝi estas ĉi tie! Jam.

“Kial ne Juda Kongreso, S-ro Varoufakis?” demandis min la sama germana ĵurnalisto, kredante, ke li estas saĝa. Mi bonvenigis lian demandon.

Ĉar se unu sola judo estas minacata, ie ajn, nur ĉar ŝi aŭ li estas judo, mi portos la stelon de Davido sur mia brusto kaj proponos mian solidarecon – kiom ajn la kosto, kio ajn necesas.

Do, ni estu klaraj: Se judoj estus atakataj, ie ajn en la mondo, mi estus la unua, kiu agadus por Juda Kongreso en kiu ni povus registri nian solidarecon.

Simile, kiam palestinanoj estas masakrataj ĉar ili estas palestinanoj – laŭ dogmo, kiu diras, ke la fakto ke ili mortis, pruvas ke ili estis Hamas – mi portos mian kefijon [palestinan tukon] kaj proponos mian solidarecon kiom ajn kostos, kio ajn necesas.

Universalaj Homaj Rajtoj estas aŭ universalaj aŭ ili signifas nenion.

Konsiderante tion, mi respondis la demandon de la germana ĵurnalisto per kelkaj el la miaj:

  • Ĉu 2 milionoj da israelaj judoj, kiuj estis elĵetitaj el siaj hejmoj kaj en subĉielan malliberejon antaŭ 80 jaroj, ankoraŭ estas tenataj en tiu subĉiela malliberejo, sen aliro al la ekstera mondo, kun minimuma manĝaĵo kaj akvo, neniu ŝanco de normala vivo, neniu eblo vojaĝi ien ajn, kaj ripetite bombardataj dum 80 jaroj? Ne.
  • Ĉu israelaj judoj estas intence malsatigataj de armeo de okupado, kun infanoj, kiuj tordas sur la planko kaj krias pro malsato? Ne.
  • Ĉu ekzistas miloj da judaj vunditaj infanoj sen travivintaj gepatroj, kiuj rampas tra la rubo de tio, kio antaŭe estis iliaj hejmoj? Ne.
  • Ĉu israelaj judoj estas bombataj de la plej altnivelaj aviadiloj kaj bomboj de la mondo nuntempe? Ne.
  • Ĉu israelaj judoj spertas kompletan ekocidon [ekologian detruadon] de la tiom malgranda terpeco, kiun ili ankoraŭ povas nomi sian propran, en kiu ne plu restas eĉ unu arbo sub kiu oni povus serĉi ombron aŭ kies frukton gustumi? Ne.
  • Ĉu israelaj judaj infanoj estas mortigataj de kaŝ-pafistoj nuntempe laŭ la ordono de membroŝtato de UN? Ne.
  • Ĉu israelaj judoj estas forpelitaj el siaj hejmoj de armitaj bandoj nuntempe? Ne.
  • Ĉu Israelo batalas por sia ekzisto hodiaŭ? Ne.
  • Se la respondo al iu el tiuj demandoj estus jesa, mi hodiaŭ partoprenus Judan Solidarecan Kongreson.

Amikoj,

Hodiaŭ ni ŝategus havi decan, demokratan, reciproke respektan debaton pri kiel alporti pacon kaj Universalajn Homajn Rajtojn por ĉiuj – judoj kaj palestinanoj, beduenoj kaj kristanoj, de la Jordana Rivero ĝis la Mediteranea Maro – kun homoj, kiuj pensas malsame de ni.

Bedaŭrinde, la tuta germana politika sistemo decidis ne permesi tion. En komuna deklaro inkluzive de ne nur la [germanaj politikaj partioj] CDU-CSU aŭ la FDP, sed ankaŭ la SPD, la Verduloj kaj, rimarkinde, du gvidantoj de Die Linke, kunigis fortojn por certigi ke tia civilizita debato, en kiu ni povus malkonsenti, neniam okazus en Germanio.

Mi diras al ili: Vi volas silentigi nin. Malpermesi nin. Demonigi nin. Akuzi nin. Vi do lasas al ni neniun elekton ol respondi al viaj akuzoj per niaj akuzoj. Vi elektis tion. Ne ni.

  • Vi akuzas nin pri antisemita malamo

Ni akuzas vin, ke vi estas la plej bona amikoj de antisemitismo, per via egaligo de la rajto de Israelo por fari militkrimojn kun la rajto de israelaj judoj por defendi sin.

  • Vi akuzas nin je subteno de terorismo

Ni akuzas vin, ke vi egaligas legitiman reziston al Apartisma Ŝtato kun abomenaĵoj kontraŭ civiluloj, kiujn mi ĉiam kondamnis kaj ĉiam kondamnos, kiu ajn faras ilin – palestinanoj, judaj setlantoj, mia propra familio, kiu ajn.

Ni akuzas vin, ke vi ne rekonas la devon de la Gazaanoj, ke ili malkonstruu la muron de la subĉiela malliberejo, en kiu ili estis enfermataj dum 80 jaroj – kaj, ke vi egaligas ĉi tiun agon de malkonstruo de la muro de honto – kiu ne estas pli defendebla ol estis la Berlina Muro – kun terur-agoj.

  • Vi akuzas nin pri bagateligo de la teruro de la 7-a de oktobro de Hamas

Ni akuzas vin pri bagateligo de la 80 jaroj de la etna purigado de palestinanoj fare de Israelo kaj la starigo de fera Apartisma sistemo tra Israelo-Palestino.

Ni akuzas vin pri bagateligo de la longtempa subteno de Netanjahu al Hamas kiel maniero por detrui la 2-Ŝtatan Solvon, kiun vi asertas favori.

Ni akuzas vin pri bagateligo de la senprecedenca teruro fare de la israela armeo sur la popolon de Gazao, Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo.

  • Vi akuzas la organizantojn de la hodiaŭa Kongreso, ke ni, kaj mi citas, “ne interesiĝas paroli pri eblecoj por paca kunvivado en Mezoriento sur la fono de la milito en Gazao”. Ĉu vi seriozas? Ĉu vi freneziĝis?

Ni akuzas vin, ke vi subtenas germanan ŝtaton, kiu estas, post Usono, la plej granda liveristo de la armiloj, kiujn la registaro de Netanjahu uzas por masakri palestinanojn kadre de granda plano por neebligi 2-Ŝtatan Solvon, kaj pacan kunvivadon inter judoj kaj palestinanoj.

Ni akuzas vin, ke vi neniam respondas al la trafa demando, kiun ĉiu germano devas respondi: Kiom da palestina sango devas flui antaŭ ol via (pravigita) kulpo pri la Holokaŭsto estos forlavita?

Do, ni estu klaraj: Ni estas ĉi tie, en Berlino, kun nia Palestina Kongreso ĉar, malkiel la germana politika sistemo kaj la germanaj amaskomunikiloj, ni kondamnas genocidon kaj militkrimojn sendepende de kiu ilin faras. Ĉar ni kontraŭbatalas Apartismon en la lando de Israelo-Palestino negrave kiu havas la superecon – same kiel ni kontraŭstaris Apartismon en la Usona Sudo aŭ en Sud-Afriko. Ĉar ni staras por universalaj homaj rajtoj, libereco kaj egaleco inter judoj, palestinanoj, beduenoj kaj kristanoj en la Antikva Lando de Palestino.

Kaj por ke ni estu eĉ pli klaraj pri la demandoj, ĉu validaj ĉu malbonintencaj, al kiuj ni ĉiam devas esti pretaj respondi:

Ĉu mi kondamnas la abomenaĵojn de Hamas?

Mi kondamnas ĉiun abomenaĵon, kiu ajn estas la kriminto aŭ la viktimo. Kion mi ne kondamnas estas armita rezisto al Apartisma sistemo kreita kiel parto de malrapide brulanta, sed nehaltigebla, etna puriga programo. Per malsamaj vortoj: mi kondamnas ĉiun atakon kontraŭ civiluloj dum, samtempe, mi festas iun ajn, kiu riskas sian vivon por DEŜIRI LA MURON.

Ĉu Israelo nun ne militas por sia rajto ekzisti?

Ne, ne estas tiel. Israelo estas nuklea armita ŝtato kun eble la plej teknologie progresinta armeo en la mondo kaj kun la subteno de la panoplio de la usona armea maŝino. Ne estas simetrio kun Hamas, grupo kiu povas kaŭzi gravan damaĝon al israelanoj, sed kiu havas nenian kapablon venki la militistaron de Israelo, aŭ eĉ malhelpi Israelon daŭre efektivigi la malrapidan genocidon de palestinanoj sub la sistemo de Apartismo, kiu estis starigita kun longdaŭra subteno de Usono kaj EU.

Ĉu israelanoj ne rajtas timi, ke Hamas volas ekstermi ilin?

Kompreneble ili rajtas! Judoj suferis Holokaŭston, kiu sekvis pogromojn kaj profundan antisemitismon, kiu trapenetris Eŭropon kaj Amerikon dum jarcentoj. Estas nature, ke israelanoj vivas timante novan pogromon, se la israela armeo cedas. Tamen, trudante Apartismon al siaj najbaroj, traktante ilin kiel subhomojn, la israela ŝtato nutras la fajrojn de antisemitismo, plifortigas palestinanojn kaj israelanojn, kiuj volas nur neniigi unu la alian kaj, finfine, kontribuas al la terura malsekureco, kiu konsumas judojn en Israelo kaj la diasporo. Apartismo kontraŭ la palestinanoj estas la plej malbona memdefendo de la israelanoj.

Kio pri antisemitismo?

Ĉiam estas klara kaj nuna danĝero. Kaj ĝi devas esti ekstermita, precipe inter la vicoj de la Tutmonda Maldekstro kaj la palestinanoj, kiuj batalas por palestinaj civilaj liberecoj – ĉirkaŭ la mondo.

Kial palestinanoj ne ĉasas siajn celojn per pacaj rimedoj?

Ili faris. La PLO (Palestina Liberiga Organizo) rekonis Israelon kaj rezignis pri armita lukto. Kaj kion ili ricevis pro tio? Absoluta humiligo kaj sistema etna purigado. Ĝuste tio nutris Hamason kaj altigis ĝin en la okuloj de multaj palestinanoj kiel la sola alternativo al malrapida genocido sub la Apartismo de Israelo.

Kion oni faru nun? Kio povus alporti pacon al Israelo-Palestino?

  • Tuja batalhalto.
  • La liberigo de ĉiuj ostaĝoj: tiuj de Hamas kaj la miloj, kiujn Isrealo tenas.
  • Paca procezo, sub UN, subtenata per engaĝiĝo de la internacia komunumo por ĉesigi Apartismon kaj protekti egalajn civilajn liberecojn por ĉiuj.
  • Pri tio, kio devas anstataŭigi Apartismon, tio dependas de israelanoj kaj palestinanoj, ke ili decidu inter la 2-Ŝtata Solvo kaj la solvo de Ununura Federacia Sekulara Ŝtato.

Amikoj,

Ni estas ĉi tie ĉar venĝo estas maldiligenta formo de funebro.

Ni estas ĉi tie por antaŭenigi ne venĝon sed pacon kaj kunvivadon tra Israelo-Palestino.

Ni estas ĉi tie por diri al germanaj demokratoj, inkluzive de niaj iamaj kamaradoj de Die Linke, ke ili kovris sin en honto sufiĉe longe – ke du malbonoj ne faras unu bonon – permesi, ke Israelo evitu punon pro militkrimoj ne plibonigos la historion de la krimoj de Germanio kontraŭ la judoj.

Preter la hodiaŭa kongreso, ni devas en Germanio ŝanĝi la konversacion. Ni devas persvadi la vastan plimulton de decaj germanoj tie, ke universalaj homaj rajtoj estas tio kio gravas: Neniam Denove signifas Neniam Denove. Por iu ajn, judo, palestinano, ukrainano, ruso, jemenano, sudanano, ruandano – por ĉiuj, ĉie.

En ĉi tiu kunteksto, mi ĝojas anonci, ke MERA25, la germana politika partio de DiEM25, estos sur la balotilo en la elekto de la Eŭropa Parlamento ĉi-junie – serĉante la voĉdonon de germanaj humanistoj, kiuj avidas Eŭropparlamentanon, kiu reprezentus Germanion kaj alvokus la kunkulpecon de la EU pri genocido – kunkulpeco, kiu estas la plej granda donaco de Eŭropo al la antisemitoj en Eŭropo kaj pli vaste.

Mi salutas vin ĉiujn kaj sugestas, ke ni neniam forgesu, ke neniu el ni estas libera dum eĉ unu el ni estas katenata.

Ĉu vi volas informiĝi pri la agado de DiEM25? Sign up here

Ni bezonas vin! Helpu MERA25 aliĝi al la Eŭropaj Balotoj ĉi-jare

Niaj kandidatoj estas pretaj, nia kampanjo ekis. Nun ni bezonas vian helpon por kolekti 5 000 subskribojn.

Legi plu

Nia tasko? Inspiri la ribelon kontraŭ la leĝigita rabado de homoj & Tero, eĉ se estas tro malfrue

Ĉu ni homoj preterpasis la senrevenan punkton kaj survojas al ekologia ruiniĝo? Ĉu senfina ruiniĝo nigre minacas nin tra tero, aero kaj maroj? ...

Legi plu

Ni kondamnas la diskriminacian proponon de “nur nederlanda” en belgiaj lernejoj

Flemish Minister of Education wants a ban on speaking other languages other than Dutch in schools

Legi plu

Publika-privata partnerado, ĉu?

Nuntempe pli kaj pli da gravaj servoj estas transdonataj de la ŝtato al privataj firmaoj. Kelkfoje tio estas okulfrape danĝere, ekzemple kiam ...

Legi plu